Kiam oni serĉas informojn pri kio estas ekologia agrokulturo, verŝajne ni renkontos la jenan difinon, per teknikaj vortoj: "Ĝi grupigas la agrokulturajn sistemojn kiuj celas krei san(ig)ajn nutraĵojn por la homoj kaj por la medio, sen uzo de kemiaj sintezaj produktoj". Ĝi estas ankaŭ foje konata kiel biologia agrokulturo, termino adoptita ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj. Ni priatentu tion, ke la ekologia agrokulturo ekskludas la sintezajn fekundigantojn kaj plagicidojn, la kreskoregulilojn, eĉ la kromaĵojn aldonitajn al la manĝoj de bestoj. Ekzistas la firma decido krei, subteni kaj instigi la fekundecon de la tero, uzi ĝustajn kultivteknikojn kaj, kiel dirite, ne uzi kemiajn kontaminajn produktojn, anstataŭe oni uzu agrokulturajn postrestaĵojn, verdajn nutrigojn, organikan sterkon, ktp. Oni batalas kontraŭ plagoj kaj malsanoj per biologiaj metodoj, kontrolante bestetojn, fiherbojn kaj aliajn vivestaĵojn kiuj interagadas kun la kultivoj. Tiel do, oni povas pensi, ke la ekologia agrokulturo eble ne estas tiel moderna koncepto, io nova. Grandparte ĝi estas reveno al la originoj de la agrokulturo, tiun praktikata de niaj praavoj. La diferenco kuŝas en tio, ke nuntempe ni disponas pri multe pli da informoj, studoj kaj datumoj, kiuj permesas plibonigi niajn kultivojn sekvante ekologiajn principojn. Aldone, ni plicertigas ke niaj ĉiutagaj manĝaĵoj estu pli kvalitaj, sen toksaĵoj, eĉ pli bongustaj kaj nutropovaj. Resume, oni povus diri ke, la ekologia agrokulturo estas, ne nur maniero labori la grundon sed ankaŭ vivstilo aŭ filozofio. Respektante nian medion, kiu petas al ni tujan ŝanĝon en la ĝisnuna maniero labori la teron ĉar, la grandegaj agro-ekspluatadoj ne nur malriĉigas la grundon, modifante ĝian bazan strukturon sed, frue-malfrue ili malbonigas nian sanon. Enkonduka artikolo originale kataluna de: Sònia Bargalló
Sendependa Retpubliko de Montsek / Redpública Independiente del Montsec
Fruita i verdura ecològica Casa Navarro || El tren dels llacs || Rúbies x Google maps || Terra del Congost || Esperanto || El relat de Dorian Gray
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris ekologia. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris ekologia. Mostrar tots els missatges
dimecres, 2 de desembre del 2015
Subscriure's a:
Missatges (Atom)