dimarts, 30 de setembre del 2014

Feriumu en pirenea pejzaĝo

http://lh3.ggpht.com/-17r_5qWO68w/UqdXqUxOUkI/AAAAAAAABoI/en9wW8LygUk/RT%252520Novembre13%252520Boira%252520Montsec.jpg

Terra del Congost - Tero de la Gorĝo estas ekoturisma propono kiu situas en privilegia zono, proksima al Pireneoj, ĉe monteto kie eblas ĝui la plej interesan kaj spektindan ĉielon en Katalunio. Proksimas ankaŭ mirinda ekskursejo nomata Congost de Montrebei, pado skrapita ĉe vertikala alta muro super rivero. Ideala loko ankaŭ por amantoj de ripozo kaj kvieteco.
Mi ĵus tradukas al vi resumon de la projekto kaj informojn por eventuala vizitado:

En Terra del Congost vi disponas pri du domoj komplete ekipitaj por feriumi meze de la naturo, kun vido al Congost de Montrebei kaj la Pireneoj. Krom la domoj, ni disponigas ankaŭ jurton (granda cirkla tendo laŭ mongola tipo uzata de nomadoj). Ĝi estas tre komforta kaj povas gastigi ĝis 9 homojn.
Ekzistas ankaŭ granda spaco por vojaĝantoj kiuj uzas loĝaŭtojn aŭ kutimas kampadi. Eblas starigi tendon en izolitaj senĝenaj anguloj se oni tion preferas. Por ni estos granda plezuro bonvenigi vin en tiu ĉi bela naturejo ĉe la kerno de la katalunaj antaŭpireneoj. Ĝis baldaŭ!

Projekto Terra del Congost

Iniciatintoj: Amber kaj Andreu
(0034) 609 335 909
(0034) 616 567 038

Kapacito:


DOMOJ
La Casa del Forn (Domo de l'Forno), 70 m2, disponas pri dormoĉambro kun du duoblaj litoj, salono kun kamentubo (kaj duhoma sofolito), kuirejo ekipita per lignoforno kaj fumtubo, kompleta banĉambro. Ankaŭ senkabla retkonekto. Maksimuma gastigo: 6 homoj.
La Domo Malgranda, 40 m2, disponas pri unu dormoĉambro kaj salono, ekipita kuirejo, ban/duŝĉambro. Senkabla retkonekto. ĝi estas ideala por 2 homoj sed adaptebla al 4.
Prezoj kaj aliaj informoj:
Konsultu la retpaĝon: Terra del Congost


 

La respondeculoj uzas kutime kvar lingvojn, kiuj estas: kataluna, hispana, angla kaj franca. Se vi bezonos esperantan helpon, mi volonte peros.



dimecres, 23 d’abril del 2014

Terra del Congost - Tero de la Gorĝo

Ekologia centro por staĝoj, kursoj kaj montara kampado kun ebleco gasti en jurto aŭ tradiciaj ŝtondomoj. Ni prividu la mondon kiun ni deziras kaj eklaboru por ĝi. Tiu ĉi estas nia eta kontribuo en tiu direkto. Dankon pro via legado. (Enkonduko tradukita el la retejo de Terra del Congost).
Esperantaj interesiĝantoj bv. turni viajn demandojn kaj petojn al k.berga(ĉe)gmail.com. Rektajn respondojn en la angla, hispana kaj kataluna vi povos havi tra kontaktilo de la propra retejo.
Vidu ankaŭ bildojn de la Gorĝo de Montrebei, kiu inspiris la nomon de la projekto.

 

Noto de la blogisto:
La fotoj ne estas akurate ĝisdatigitaj. Probable la jurto pretos por gastigoj jam en la proksimaj tagoj. Bazo por dua jurto jam estis ekkonstruita.


dimecres, 19 de març del 2014

Compto amb vosaltres!

Hola a tothom,
aquest any, si tot va com està previst, m'en vaig a viure a algún lloc entre el Pallars Jussà i la Noguera. Busco informació que em pugui ser útil, ja sigui a nivell de feines, habitatge, contactes, projectes comunitaris, gent que també planegi anar-hi...en fi, qualsevol cosa relacionada amb aquests territoris.
Si en sabeu alguna cosa, us agrairé que m'ho comuniqueu.
Us passo el blog que vaig crear en un temps que hi vaig residir temporalment, per si us serveix d'orientació, tot i que ara exploro una zona més àmplia.
http://racodintercanvi.blogspot.com.es/