dijous, 28 d’abril del 2016

La faŭno de Montsek


 Zwijntje.JPG
 Lataste's viper.jpg
Apro (Sus scrofa)
Granda mamulo kun impona aspekto. Ĉirkaŭ 1,7 metrojn longa kaj 1 m. alta. kun granda kapo kaj longa muzelo. La oreloj estas mallongaj kaj starantaj, la vosto mallongas. Ĝia abunda hararo estas griz-obskurbruna. Kutime ĝi agadas grupe. Entute ĝi similas al porko laŭkorpe.


Capreolus capreolus 2 Jojo.jpg




Vipuro (Vipera latasti)
Kun muzelo finiĝanta per kvazaŭ-korneto, la vipuro havas dikan korpon, ĉiam malpli longa ol 60 cm. La kapo estas larĝa kaj triangulforma. Ĝiaj pupiloj prezentas vertikalan formon. En la dorso rimarkeblas obskura linio kiu zigzagas laŭlonge. Ĝi estas venena. Laŭkutime ĝi agadas dumtage. Loĝanta en rokzonoj kaj malfermitaj arbaroj.






Kapreolo (Capreolus capreolus)
Granda mamulo, movlerta. Ĝi longas ĉirkaŭ 1,2 metrojn kaj altas 80 cm. Ĝia koloro estas ruĝbruna. Senvosta, tamen kun tre videbla blanka makulo postaĵe. Nigra muzelo kaj longaj oreloj. Mallongaj kornoj kun malmultaj disbranĉoj. La kornoj elfalas en aŭtuno kaj rekreskas dum vintro. Kapreoloj kutime vivas are.


Vulpo (Vulpes vulpes)
Mezgranda mamulo kun fortula aspekto. Ĉirkaŭ 1 metron longa kaj 40 cm. alta. Kun longaj haroj kaj starantaj oreloj, akra muzelo, mezgrandaj kruroj. Vosto longa kaj haroza.
La dorso povas prezenti diversajn kolorojn, inter ruĝeca bruno kaj nigreca. La ventro blankas. Ĝiaj piedspuroj sur la grundo tre similaj al tiuj de hundoj.