dimecres, 3 d’abril del 2019

Llimiana

Imatge relacionada
Llimiana
mapa
La vilaĝo Llimiana posedas municipan teritorion kiu situas sude de la regiono Pallars Jussà, en la antaŭpirenea zono, en provinco Lleida (Ilerdo). La vilaĝo troviĝas sur roka montopinto ĉe la montaro Montsec. Disde sia alteca situo oni povas facile kontempli la Valon de Barcedana, la intermonton de Terradets kaj la riveron Noguera Pallaresa, inkluzive de ĝia diklago, nome Pantà de Cellers. Llimiana komunikiĝas per loka ŝoseo kiu deflankiĝas de la ĉefa ŝoseo C-13, kiu venas serpentume al monto post surirado de ponto super la rivero. Tiu loka ŝoseo trakrucas alian kiu iras al vilaĝeto konata kiel Els Masos (La Kampardomoj) kaj poste al vilaĝo Gavet de la Conca. Iom pli proksime de Llimiana, alia ŝoseo kondukas al la vilaĝoj de la Valo de Barcedana, finiĝanta ĉe antikva, jam ruiniĝinta vilao Hostal Roig.

Resultat d'imatges de els obacs de Llimiana
Els Obacs de Llimiana
Krom El Masos, estas ankoraŭ alia disa vilaĝeto kiu apartenas al la municipo, Els Obacs de Llimiana. Ĝia centro konsistas el kelketo da domoj ĉirkaŭ preĝejo.

La municipa grandeco etendiĝas ĝis parto de la montaro Montsec de Rúbies, kie eblas trovi interesajn vidindaĵojn, kiel la Cova dels Muricecs ( Groto de la Vespertoj), la ermitejo de Sant Salvador del Bosc, La Cova del Gel ( Groto de la Glacio) kaj la rivera elektrocentralo de Terradets (1935).

En la apuda monto de Sant Gervàs troviĝas la antikva ermitejo de Sant Andreu, malkovrita en 1970, el romanika stilo iom speciala ĉar konstruita kun ĝemelaj absidoj.

Resultat d'imatges de sant salvador del bosc
Sant Salvador del Bosc
Llimiana estas malgranda vilaĝo kun 150 censitaj loĝantoj. En ĝia centro elstaras romanika granda preĝejo nomata de Santa Maria de la Cinta (Sankta Maria de la Rubando) kaj ĝi estis konstruita dum la 11a jarcento. La preĝejo situas inter la ĉefplaco (Plaça Major) kaj la Plaça del Fossar Vell (Placo de la Tombo-Foso). En la ĉefplaco staras ankaŭ sonorilturo kaj la ĉepreĝeja pastro-loĝejo (rectoria). Iom apude kaj meze de la placo leviĝas cisterno-turo. Ĉe unu flanko de la placo menciindas Casa Pedro ( Domo de Petro) kaj Casa de la Vila (la urbodomo).

Resultat d'imatges de museu bonifaci llimiana
Muzeo de Doktoro Bonifaci
Apud la ĉefplaco troveblas la domo de Doktoro Bonifaci, kiu estis adaptita por servi kiel sanitara servejo en sia parto plej malalta. La unua etaĝo konvertiĝis al muzeo kiel ekzemplo de Pallars-domo de la komenco de la 19a jarcento. En ĝi loĝia kvar generacioj de kuracistoj kaj ĝi estas omaĝo al la lasta kaj tre prestiĝa doktoro kiu ekziliĝis tra diversaj eŭropaj landoj: la doktoro Josep Bonifaci.

Fragmento tradukita el la retpaĝo: Llimiana.com