divendres, 17 de juny del 2011

Rúbies, la malkovro

Lleida / ilerdo
Lleida / ilerdo

 ||||  Podeu llegir l'entrada en català a: Rúbies 2, la descoberta

[*    Post kelkaj ekskursoj kaj vizitoj en la regiono de Montsec, iun tagon amiko mia veturigis min ĝis la tiam ankoraŭ nekonata Rúbies. La enamiĝo estis tuja. Rúbies havas privilegian situon mez-alta, ĝi estas ŝirmata de la ventoj unuflanke, dank' al apuda montmuro kaj samtempe, en alia flanko ĝi balkonas al proksimaj valoj kaj montaroj. Ĝi posedas naturan fonton kiu siatempe provizis la vilaĝon. Mi devas klarigi ke Rúbies senhomiĝis ĉirkaŭ 1960, pro migrado al aliaj vilaĝoj kaj urboj kie vivo ne tiom hardis. Kiam mi alvenis tie, ankoraŭ eblis vidi la konturojn de la forlasitaj kultivejoj kaj la konstruaĵoj iam uzataj kiel besto-gardejoj. Ne tro for de la fonto, la akvo cirkulis tra diversaj deklivoj formante, tie kaj tie, naturajn bankuvojn. En somera tempo ni tre ŝatis praktiki tie nudismon, submergante nin en tiujn malgrandajn "jakuzzi"-ojn.


La domoj estis en diversgrada ruino-stato, la unuajn noktojn ni elektis dormi en la malgranda preĝejo, kiel faris kutime ĉiuj hazardaj ekskursantoj. Sed, kiam mi decidis serioze komenci tie mian loĝprovon, mi serĉis oportunan lokon por starigi tendon (tiam estis printempo). Akompanis min tiutempe Joaquín, mia plej bona amiko. Li havis kaj stiris propran aŭton kaj multege helpis min en tiu unua periodo, kiam mi bezonis alporti la necesaĵojn: tendo, matraco, manĝoj, akvujoj, iloj, ktp. Li estis foje, eĉ pli entuziasma ol mi pri la aventuro kaj konstante havis ideojn kaj proponojn. Ekzemple, en argileca montetflanko li ekfosis improvizitan manĝo-ŝrankon por teni la nutraĵojn en freŝaj kondiĉoj kaj ekster la atingo de avidaj bestoj, ĉefe vulpoj kaj ronĝuloj.

dimecres, 15 de juny del 2011

Rúbies, la nekonata sovaĝejo

Rúbies 
Rúbies

 ||||  Podeu llegir l'entrada en català a: Rúbies, la terra desconeguda

[*      Antaŭ nelonge mi publikigis foton pri Rúbies, vilaĝo en perdita loko de la antaŭ-Pireneoj. Mi notis ke mi pasigis tie ses monatojn de mia vivo. Nun mi provas pluparoli pri ĝi kaj rakonti kialojn kaj kielojn, laŭ propono de amikino. Fine de la naŭdekaj jaroj -fu! antaŭa jarcento!- mi iomete engaĝiĝis en grupoj kiuj celis la kreadon de ekovilaĝoj (ecoaldees, katalune). En Barcelono ni okazigis plurajn laborgrupojn kiuj estigis viglajn diskutojn, jen kun bonaj jen kun malbonaj rezultoj, ĉar finfine temis pri idealismo kaj tio kunportas troan disŝprucigon de ideoj, ne ĉiam akordigeblaj inter si. Bedaŭrinde tre malmultaj homoj transiris de teoriaj proponoj al praktika agado.
Iun paskon tamen, ni sukcesis organizi kelktagan ekskurson al Pireneoj kaj ĉirkaŭaĵoj, ni vizitis plurajn vilaĝojn surbaze de itinero kiu inkluzivis jam ekzistantajn ekosetlejojn. La aventuro estis ege interesa ĉar ni lernis el la sperto kaj ideoj de diversaj pioniroj kaj ankaŭ el la rakontado de lokaj vilaĝanoj.
Ĉe la reveno la grupo dissplitiĝis sed mi scias ke, almenaŭ du paroj ĉiu siaflanke, finiĝis en montaro.
Poste neniu kuraĝis daŭrigi la surlokan esploradon. Tiam mi decidis ke mi travojaĝos montojn eĉ se sola. Kaj mi elektis la montaron Montsec, kiu dividiĝas laŭ tri nomoj: Montsec de l'Estall, Montsec d'Ares kaj Montsec de Rúbies. La nomo de tiu lasta devenas el la vilaĝo en kiu mi iom da tempo loĝis.
Mapo de Rúbies
Mapo de Rúbies
Do, Rúbies estis malgranda sed grava el geohistoria vidpunkto. Iom da esperanta informado pri Montsec vi povas ricevi ĉe La Pterodaktilo: http://www.pterodactil.cat/index.html
Kaj ankaŭ vizitindas Llimiana:
http://www.llimiana.com/index2.php