dimarts, 30 de setembre de 2014

Feriumu en pirenea pejzaĝo

http://lh3.ggpht.com/-17r_5qWO68w/UqdXqUxOUkI/AAAAAAAABoI/en9wW8LygUk/RT%252520Novembre13%252520Boira%252520Montsec.jpg

Terra del Congost - Tero de la Gorĝo estas ekoturisma propono kiu situas en privilegia zono, proksima al Pireneoj, ĉe monteto kie eblas ĝui la plej interesan kaj spektindan ĉielon en Katalunio. Proksimas ankaŭ mirinda ekskursejo nomata Congost de Montrebei, pado skrapita ĉe vertikala alta muro super rivero. Ideala loko ankaŭ por amantoj de ripozo kaj kvieteco.
Mi ĵus tradukas al vi resumon de la projekto kaj informojn por eventuala vizitado:

En Terra del Congost vi disponas pri du domoj komplete ekipitaj por feriumi meze de la naturo, kun vido al Congost de Montrebei kaj la Pireneoj. Krom la domoj, ni disponigas ankaŭ jurton (granda cirkla tendo laŭ mongola tipo uzata de nomadoj). Ĝi estas tre komforta kaj povas gastigi ĝis 9 homojn.
Ekzistas ankaŭ granda spaco por vojaĝantoj kiuj uzas loĝaŭtojn aŭ kutimas kampadi. Eblas starigi tendon en izolitaj senĝenaj anguloj se oni tion preferas. Por ni estos granda plezuro bonvenigi vin en tiu ĉi bela naturejo ĉe la kerno de la katalunaj antaŭpireneoj. Ĝis baldaŭ!

Projekto Terra del Congost

Iniciatintoj: Amber kaj Andreu
(0034) 609 335 909
(0034) 616 567 038

Kapacito kaj Prezoj:


DOMOJ
La Casa del Forn (Domo de l'Forno), 70 m2, disponas pri dormoĉambro kun du duoblaj litoj, salono kun kamentubo (kaj duhoma sofolito), kuirejo ekipita per lignoforno kaj fumtubo, kompleta banĉambro. Ankaŭ senkabla retkonekto. Maksimuma gastigo: 6 homoj.
La Domo Malgranda, 40 m2, disponas pri unu dormoĉambro kaj salono, ekipita kuirejo, ban/duŝĉambro. Senkabla retkonekto. ĝi estas ideala por 2 homoj sed adaptebla al 4.
Prezoj po persono en la domoj:
25 €/tago en semajnfino, festotagoj aŭ en la monatoj julio kaj aŭgusto.
20 € en malalta periodo (en labortagoj aŭ feritagoj de septembro ĝis junio)

Jurtoj:
12 €/persono
Propra  tendo:
Vi povas starigi vian propran tendon per 6 €/persono/tago (kaze de unu sola persono la prezo estos 10 €/tago) 
Manĝi antaŭ mirinda pejzaĝo:
Ni proponas kompletajn matenmanĝojn.
Ni proponas ankaŭ tagmanĝon aŭ vespermanĝon laŭ antaŭrezervo.
Hundoj:
Ni akceptas hundojn nur en la ekstera spaco laŭ la prezo 2 €/tage
Por kontakti nin:
terradelcongost@gmail.com
(0034) 616 567 038
(0034) 609 335 909

 





Cap comentari:

Publica un comentari a l'entrada