Ĉe
Alta Ribagorça oni nomas ilin
diablorins; Ĉe
Pallars,
Andoro kaj
Alt Urgell ili ricevas la nomon
minairons - kun la variantoj
manairons aŭ
menairons -; kaj ankaŭ, en aliaj pli sudaj regionoj, pli malproksimaj al Pireneoj, ili estas konataj per la nomo
femilians.
Ĉiuj ĉi nomoj aludas al la samaj malgrandegaj estaĵoj laŭdire garditaj en ies kanujo. Pri la reala naturo de tiuj estaĵoj estas diversaj opinioj. Kelkaj homoj parolas pri bestetoj, ĝenerale dirite, sen klarigi, ekzemple, ĉu tiuj bestetoj povas flugi aŭ ne.
Aliaj homoj asertas ke ili estas kvazaŭ bando da ege malgrandaj, preskaŭ nevideblaj, kuloj. Sammaniere, aliaj homoj preferas kompari ilin al zummuŝoj, pro la zumsonoro kiun ili aŭdigas elirante el la kanujo.
Sed neniu dubas pri ilia malgrandeco, ĝis la punkto ke, en unu sola kanujo povas enhavi milojn da tiuj estaĵoj kaj ke, malfermante ĝin, ili eliras kun granda ekscito postulante labortaskon.
J.M. Fericgla, en sia libro
La fungo kaj la genezo de la kulturoj, konkludas ke la
minairons estas produkto el la manĝado de diversaj halucinigaj fungoj, speciale la t.n.
muŝamanito (Amanita Muscaria), karakterizita per sia ruĝa ĉapelo kun blankaj punktetoj.
Sub la efekto de ĝia englutado, la homo sentas sin malgranda, tre malgranda, kaj samtempe vidas sin ĉirkaŭata de miloj da fajreroj.
Dum la daŭro de la efekto li/ŝi eksperimentas nebremseblan emon moviĝi kaj agadi, kvazaŭ li/ŝi havus interne tiujn
minairons, jen!
Pro ĉio ĉi Fericgla deduktas, i.a., ke la rakontoj pri
minairons originas el tiuj halucinoj. La antikvaj ĉamanoj, kun la falsa preteksto ke la muŝamanito estas venena, altrudis al la popolo la tabuon ĝin manĝi. Tiel ili povis plu konsumi ĝin senĝene kaj sen la risko ke la drogo malabundu en la arbaroj pro troa plukado.
Noto: la populara kataluna diraĵo
tocat del bolet (=tuŝita de la fungo) por signifi frenezulon, plejverŝajne devenas el la sama fenomeno.
La supra teksto estas fragmento elkatalunigita el la libro Muntanyes Malaïdes, de Pep Coll. Eldonejo Empúries 1993.